Скачать книгу

n de Brueys, Jean Palaprat

      Advokato Patelin / Triakta proza komedio

      PERSONARO

      • Patelin, advokato.

      • Sinjorino Patelin, edzino de l’ advokato.

      • Henriette, ilia filino.

      • Guillaume, drapisto.

      • Valère, filo de Guillaume, amanto de Henriette.

      • Colette, servistino de Patelin, kaj fianĉino de Agnelet.

      • Agnelet, paŝtisto de Guillaume, amanto de Colette.

      • Bartolin, juĝisto de l’ urbeto.

      • Kamparano.

      • Du policanoj.

      La agado havas lokon en urbeto apud Parizo.

      Esperantigitaj nomoj de la personaĵoj.

      Patelin, Patelino. – Henriette, Henrinjo. – Guillaume, Vilhelmo. – Valère, Valero. – Colette, Kolnjo. – Agnelet, Ŝafideto. – Bartolin, Bartolino.

      AKTO UNUA

SCENO UNUAPATELIN, sola

      Tion mi decidis; hodiaŭ, kvankam tute sen mono, mi volas akiri novan veston. Ha! pravega estas la proverbo: avareco egalvaloras malriĉecon. Kiu do, vidante min tiel malbone vestitan, povus pensi, ke mi estas advokato? Ĉu ne ŝajnas kvazaŭ mi estus malriĉa instruisto en tiu ĉi urbeto? Antaŭ dek kvin tagoj foririnte de l’ vilaĝo, kie mi loĝis, kaj ekloĝinte tie ĉi, mi esperis, ke ĉi tie mi faros pli bonajn aferojn; sed ili estas pli kaj pli malprofitaj. Mia dekstra najbaro, mia baptano, estas la ĉi-tiea juĝisto; tamen neniu komisias al mi eĉ plej malgrandan proceson! Maldekstre loĝas riĉa drapisto, kaj mi ne havas monon por aĉeti malbelan veston! Ha! malfeliĉa, malfeliĉa Patelin! kiamaniere vi kontentigos vian edzinon, kiu postulegas, ke vi edzinigu vian filinon? ho ve! kiu volos edziĝi je ŝi, vidante tian ĉifonulon, kia vi estas? Devigate vi uzos artifikaĵon… Jes, mi penu lerte por akiri senpage bonan drapan veston en la butiko de sinjoro Guillaume, nia najbaro. Se nur mi povus preni sur min la ŝajnon de riĉulo, anstataŭ malakcepti mian filinon, oni… (ekvidas sian edzinon) Jen estas mia edzino kun sia servistino; ili interbabilas pri mia ĉifonvesteco; mi aŭskultu nevidate (sin kaŝas).

SCENO IIPATELIN, SINJORINO PATELIN, COLETTE

      SINJORINO PATELIN. Nu, Colette, mi ne volis paroli kun vi hejme, timante ke mia sentaŭgulo edzo subaŭskultos nin.

      PATELIN (al si). Jen pri mi!

      SINJORINO PATELIN. Sciigu al mi, de kie mia filino ricevas monon por sin vesti tiel orname.

      COLETTE. Kredeble via edzo donas al ŝi…

      SINJORINO PATELIN (interrompas). Mia edzo! li ne havas eĉ monon por vesti sin mem!

      PATELIN (al si). Estas vere!

      SINJORINO PATELIN. Mi fordankos vin, kaj vi ne edziniĝos je Agnelet, via fianĉo, se vi ne tuj konfesos al mi la plenan veron.

      COLETTE. Nu, Sinjorino, devigate mi ĉion eldiros. Valère, la sola filo de Sinjor’ Guillaume, la riĉa drapisto, kiu loĝas tie proksime, amindumas fraŭlinon Henriette, kaj de tempo al tempo faras donacojn al ŝi.

      PATELIN (al si). Mia filino ĉerpas el la butiko, kien mi mem intencas iri.

      SINJORINO PATELIN. De kie Valero ricevas monon por tiel donaci? Lia patro estas riĉa malspritulo, kiu ne donas monon al li.

      COLETTE. Ha! Sinjorino, kiam la patroj nenion donas al siaj filoj, la filoj ŝtelas ilin! tiel estas ordinare; Valère faras same kiel la aliaj: estas regule.

      SINJORINO PATELIN. Kial do li ne sciigas al ni, ke li volas edziĝi je mia filino?

      COLETTE. Li farus tion; sed li timas, ke lia patro ne konsentos je tio, ĉar (pardonu al mi) nia dommastro estas ĉiam malbonege vestita; tial oni juĝas malfavore pri liaj aferoj.

      PATELIN (al si). Tion mi plej baldaŭ korektos.

      SINJORINO PATELIN. Mi aŭdas iun; deiru. (Colette eniras domen.)

SCENO IIIPATELIN, SINJORINO PATELIN

      (Patelin eliras el sia kaŝejo).

      SINJORINO PATELIN. Ha! jen estas vi?

      PATELIN. Jes.

      SINJORINO PATELIN. Kiel ĉifonvestita!

      PATELIN. Ĉar… mi… ne estas fiera.

      SINJORINO PATELIN. Ĉar vi estas ĉifonulo! Ĵus mi eksciis, ke via ĉifonuleco naŭzas ĉiujn aspirantojn, kiuj sin prezentas por nia filino.

      PATELIN. Vi estas prava; la mondo ŝatas la homojn laŭ la vestoj. Mi konfesas, ke la miaj malutilas al Henriette, kaj mi intencas tuj hodiaŭ vesti min iom pli dece.

      SINJORINO PATELIN. Iom pli dece? Per kia mono?

      PATELIN (volas foriri). Ne maltrankviliĝu! Adiaŭ!

      SINJORINO PATELIN. Kien vi iras, mi petas?

      PATELIN. Aĉeti drapan veston.

      SINJORINO PATELIN. Sen monero aĉeti veston?

      PATELIN. Jes. Kian koloron mi devas elekti? Konsilu al mi: fergrizan aŭ duonnigran?

      SINJORINO PATELIN. Ha! vi elektos kiel vi povos, se vi trovos iun tiel malsaĝan por doni ĝin al vi. Mi iras paroli kun Henriette; ĵus mi eksciis iajn aferojn, kiuj malmulte plaĉas al mi.

      PATELIN. Se oni serĉos min, mi estos apude, en la butiko de nia najbaro.

      (Sinjorino Patelin eniras domen.)

SCENO IVPATELIN, sola

      La butiko ne estas ankoraŭ fermita… Mi pensas, ke mi faros bone surmetante mian advokatan robon. La robo kovros miajn ĉifonaĵojn, kaj ankaŭ pligravigos miajn vortojn kun Guillaume, por ke mi plenumu mian artifikon… Jen estas li kaj lia filo; mi iru vestiĝi in habitu, kaj mi revenu rapide.

SCENO VGUILLAUME, portas pecon da drapo el la butiko; VALÈRE

      GUILLAUME, al si (li elmetas la pecon da drapo eksteren de sia butiko). Iom mallumiĝas en la butiko: mi elmetu tion ĉi al la vido de l’ pasantoj… Nu! Valère, mi komisiis al vi, ke vi dungu paŝtiston por gardi la brutaron, el kies lano oni fabrikas miajn drapojn.

      VALÈRE. Ĉu, mia patro, vi ne estas kontenta je Agnelet?

      GUILLAUME. Ne, ĉar li ŝtelas min; kaj mi suspektas, ke vi partoprenas en la ŝtelado.

      VALÈRE. Mi?

      GUILLAUME. Jes, vi! Mi aŭdis, ke vi amindumas ian najbaran fraŭlinon, kaj ke vi faras donacojn al ŝi. Mi scias ankaŭ, ke tiu Agnelet fianĉiĝis je ia Colette, ŝia servantino. Tial mi suspektas vin.

      VALÈRE, al si. Diablo! kiu do denuncis nin? (Laŭte) Mi certigas, mia patro, ke Agnelet estas por ni tre fidela servisto.

      GUILLAUME. Jes, por vi, ne por mi. Antaŭ unu monato, foririnte de l’ farmomastro, ĉe kiu li loĝadis, li venis en mian servon, kaj en la daŭro de tiu tempo mankas de mia brutaro cent dudek ŝafoj. Ne estas eble, ke, en tiel mallonga tempo, tiom multe da ili mortis de malsano, kiel li certigas.

      VALÈRE. La malsanoj kelkfoje kaŭzas multe da pereo!

      GUILLAUME. Jes, per la kuracistoj; sed kuracistojn ne havas la ŝafoj. Cetere, tiu Agnelet ŝajnigas sin naivegulo: sed li estas la plej ruza fripono… Unuvorte, mi surprizis lin nokte, ĝuste ĉe buĉado de ŝafo. Mi batis lin kaj enportis plendon al la juĝisto: tamen, antaŭ ol daŭrigi la aferon, mi volas ekscii, ĉu vi ne partoprenis en la ŝtelado, kiun li faris al mi.

      VALÈRE. Ha! mia patro, mi tro respektas viajn ŝafojn!

      GUILLAUME. Mi do persekutos lin antaŭ la juĝisto; sed mi volas pli atente esplori l’ aferon. Alportu mian spezlibron; alŝovu tiun seĝon (Valère alportas libron kaj seĝon.) Sufiĉas, foriru. Se juĝa persekutisto, kiun mi venigis, sin prezentos, alvokigu min. Mi restos iom dome, eble okaze ia aĉetanto venos.

      VALÈRE, al si. Mi tuj diros al Agnelet, ke li venu

Скачать книгу